Thursday, August 15, 2019

La naskiĝo de la Urbo de la Suno; Sorocaba.

La urbo kiu allogas!




Mi povus ekskribi ĉi tiun afiŝon malamuze dirante ke;

 Sorocaba estas urbo kaj municipo de subŝtato San-Paŭlio, Brazilo. 
En 2005 ĝi havis 644.920 loĝantojn en 450,4 km² (loĝdenso 1.211 loĝ./km²). kaj Bla bla bla.

Tamen mi ne interesiĝas multe pri geografaĵo de ĝi.
Tio kio plej interesigas min estas la magio de tiu ''simpleca'' Urbo. Mi volas montri al vi, legantoj,  mian amon kaj miajn sentojn por Sorokabo, la tero kiu nutris min kaj kreskis min. 

La nomo Sorokaba divenas el la Tupia ke signifas  ’Disŝirita tero’, aŭ kiel mi ŝatas nomi ĝin la tero de la suno, ĉar Sorocaba ja estas amantino de la suno (Diru tion al neniu!). Tamen por protekti homojn el la bruligaj krifoj de la suno, Sorocaba Verdiĝis kaj sia verdeco helpas homojn trovi bonajn ombrojn kaj ĝui la tempon.

Oni, kvankam la varma vetero, povas ĝui la feliĉajn sintenojn de la homoj 
aŭ aventuri al la belaj floraj lokoj kiujn ni havas. ŝajnas ke mi reklamas Sorocaban, tamen, ĝia eco jam sin reklamas.

La dualeco de Sorocaba;

Sorocaba neniam ĉesis impresi min, ekde kiam mi estis infaneto mi miris kiel iu urbo povus esti tiel agrabla kaj ankoraŭ varmega, samtempe.

Sorocaba estas, tamen, sprita urbo kaj kiam oni diras; ''ĉesu la varmecon, mi ne povas plu'' ĝi tute konsideras ŝangi ĝin, kaj poste kelkaj tagoj al tre malvarma tempo. kaj ĉiuj freneziĝas el kolero, Hehehehe.
Kion ĝi, tamen, povas fari? ĝi ja estas parto de Brazilo kaj Brazilo estas la patro de la sprito kaj bona humoro.




Sorocaba estas lando kie mi volus morti kaj vivi. eliri el ĝi kaj neniam plu reveni siginifas lasi parton de mia koro kaj indentaĵo.

 Vivu Sorocaba, Vivu la suno kaj arboj!

Feliĉan naskiĝtago, mistera urbo!

2 comments:

  1. Tre interesa rakonto! Feliĉan naskiĝtagrevenon al Sorocaba, kaj multege da feliĉo kaj sukceso al la loĝantoj de tiu belega kaj tre ĉarma urbo.

    ReplyDelete