Thursday, August 15, 2019

Mi jam trinkis teon kun malgajeco!

Mi ĉiam estis kapabla rimarki la plej profundan econ de malgajecon kaj iam mi ne batalis kontraŭ ĝi...


Tristeco povas esti veneno al iu kiu por unuafoje gustumis ĝin, al aliaj ĝi estas la ĉiutaga pano. Por aliaj homoj ĝi estas profundiga ĝeno kaj al alia pilolo kiu mortigeblas ilin iom post iom...

Mi volas, tamen, rakonti ke mi iam sentis, tuŝis kaj spiris malgajecon. kaj kial ĝi estas ĉion kion mi havas nun.

Malgajeco estas malfacila sento, kio malfortigas komencanton, tamen mi jamsukcesis sidi kune de ĝi,  kaj kvankam la diino de la nokto, la patrino de ĉiuj rompitaj koroj ŝajnas iom malkoraĝiga, Mi decidis esti forta kaj finfine invitis ŝin por trinki teon kune al mi.

Ŝi akceptis, kaj en mia teo metis Eterojn en mia teo, mi pensante ke estis veneno, trinkis ĝin...

Ĝi rakontis al mi siaj plej grandaj kaj interesaj historioj, kaj mi atente, ne sukcesis rigardi flanken, nek unu fojo!

Mi ploris, ridis, baraktis kaj miris.

Post la parolado, vidante ke mi, amante de la soleco estis flanklasita, delonge, ŝi prenis mian manon, ridetis, kaj flustris; 

Ho, knabo, kies haro pli nigras ol karbo
ĉi tie ne estu sol, venu kun mi al loko
kiu ne estas kolor’, nek temp’ nek dolor.


Post ol tiaj vortoj, kaj brakumigite de siaj konfortaj ombroj; jesetis. Mia koro silentis, miaj pensoj dormis kaj miaj okuloj malfermis... Mi sentis mian korpon vojaĝante  sur la ĉielo. Mi senteblis la freŝan liberecan venton kontraŭ mia vizaĝo. Mia ventro petis nenion al mi, mia korpo pli malpezis ol plumo. Mia menso estis pli libera ol birdeto kiu, finfine, estis for el la nigre rusta kaĝo. Post la belaĝoj kiuj plenigis mian animon el ĝojo, mi vidis pordegon el arĝento, kaj kampo plena el lavendoj, tamen kiam mi plejproksimiĝis al ĝi...

==========================================================

Vekiĝante, Mi povis senti materion, malfermante miajn okuloj dezerto videbligis al mi, tie la vento freŝis kaj ĉielo plenstelis. 

Mi sentis min ununura, tamen miaj flugiloj ne plu estis...

Mi memoras nenion kion okazis en tia mistera tero, la ununuran aferon kion mi scias estas la signon kiun lasis la diino Malgajeco en mia koro. Nigra makulo kiu helpas al mi esti brakumita de ŝi ĉiuj fojoj kiam nuneco tre satigita estas.
Nun, Ĉiam kiam mi promenas sur la stratoj de la tero, mi sentas fortan premon, kaj ĉiu bato de mia kor’ estas rememorigo por ke mi neniam forgesu ke mi iam enamiĝis de ŝi kaj ke ŝi ĉiam estos kun mi.

Foje ĉion kion bezonas ni, estas trinki teon kun la sinjorino malĝoj’...

2 comments:

  1. Kia belega rakonto! Mi legis ĝin senspirige! Vi estas maestra kreskiganto de streĉiĝo!

    ReplyDelete